PIV · 11204
★ofer/i
★ofer/i (tr)
1 Θ Laŭ difinitaj ritoj donaci al diaĵo vegetaĵon aŭ animalon, kiun oni iamaniere detruas aŭ parte sorbas, por komuniiĝi kun tiu diaĵo aŭ ĝin pacigi al si: ili al la altar’ min tiris k oferis ĉi tiun kapon al Diano Z; Abraham prenis la virŝafon k oferis ĝin X; oferi fruktojn de la tero, spikofaskojn; li estis oferota sur la ŝtono de sango Z; (f) fari rabon k ŝtelon, por oferi al Dio kandelon Z. ☞ dediĉi, konsekri, diservi.
2 Fordoni ion valoran, por akiri alion, kion oni rigardas kiel pli valoran: mi devis oferi la agrablan pro la utila Z; ni devas oferi la personon pro la ideo k ne la ideon pro la persono Z; al malgrava principo, elmetita pro montro k allogo, estas oferitaj la principoj plej gravaj Z; mi esperas, ke ili oferos siajn personajn gustojn k opiniojn pro la bono de nia afero Z; nun, por eviti grandegan malfeliĉon, vi ne volas oferi eĉ vorteton de malvero Z.
3 Fordoni ion valoran por la servo, utilo de io aŭ iu: al la afero, kiun mi nun proponas al la publiko, mi oferis miajn plej bonajn jarojn Z; oferi sian tempon al (E.) Z; oferi iom da pacienco al la afero Z; oferi sian vivon al la scienco; montru al li dankon, se pli oferi vi al li ne povas Z; la urbo Bulonjo bonvole oferis gastamon (gastigon) al nia kongreso Z; al knabino nekonata tro multe vi oferas Z (edzinigon). ☞ dediĉi, proponi, prezenti. ➞ oferdoni.
ofero
1 Tio, kio estas oferata: la oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi X; alporti oferojn sur la altarojn; (f) espero postulas oferon Z; la lernado de kiu ajn nacia lingvo postulas grandajn oferojn de tempo k mono Z; nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman Z; multaj suferoj k oferoj Z.
2 Oferado: rapidu, ho pastrin’, kun la ofero! Z; (laŭ la maniero aŭ la celo de la oferado) brulofero X, buĉofero X, verŝofero X, dankofero X, pacofero X, pekofero X.
ofere. Kiel ofero: farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplaĵon X; multego da laboroj iris ofere por tia ideo Z.
oferado. Ceremonio, dum kiu oni faras oferon: fari oferadon al Baal X. Sin. oferfarado.
oferaĵo
1 Objekto, kiun oni oferas.
2 Viktimo.
oferema. Volonte oferanta (pp sian monon, tempon ks).
foroferi. Memvole perdi por utilo aŭ bono de iu aŭ io iun aŭ ion tre valoran: foroferi siajn amikojn por sia sendanĝereco; sin foroferi por la publika utilo.
sinofero. Virto de tiu, kiu oferas sian tempon, komforton kc, por helpi al aliaj: sinoferema kamarado.
buĉofero. Buĉo de homo aŭ besto kiel ofero al dio: obeado estas pli bona ol buĉoferado Z.
mesofero ✞ La simbola renovigo de la morto de Kristo per rompo de la hostio k verŝo de la vino.
monofero. Donaco de mono, kiel kontribuo al bonfarado, servado ks.
taŭrofero Θ Ofero de taŭro en la mitraismo.
votofero. Ofero, farita sekve de voto. Rim. Ne uzu oferi en la senco de proponi, oferti aŭ donaci.