PIV · 2864
★dediĉ/i
★dediĉ/i (tr)
1 Θ Per specialaj ceremonioj meti sub la patronadon de iu: dediĉi preĝejon al sanktulo; templo dediĉita al Venuso; monumento dediĉita al la memoro de la nekonata soldato; ho granda Zeŭs, dediĉos mi ofere bovidon, se mi kaptos ĝin K; (f) sian tragedion pri Mahometo Voltero dediĉis al la papo.
2 Donaci ekzempleron de sia verko al iu, respekte skribante sur ĝi ties nomon: dediĉi libron al recenzisto, al amiko.
3 Tute fordoni al, fervore oferi por: dediĉi multajn jarojn al la lernado de lingvoj Z; sin dediĉi al la politiko; dediĉi grandan parton de la revuo al la literaturo; dediĉi plenan atenton al iu problemo Z; al ŝi vi devas nun dediĉi vian atenton Z; la tuta kunsido estis dediĉita al tiu diskuto; Z. dediĉis sian vivon al E. k Homaranismo.
dediĉo
1 Ago dediĉi.
2 Dediĉa surskribo.