PIV · 2865
dedukt³i
dedukt3i (tr) Fari konkludon el la tuto pri la partoj, el la specaro pri la specoj, el ĝenerala principo pri ĝiaj konsekvencoj: silogismo estas dedukta rezonado. ☞ demonstri. ➞ sintezo.
dedukto. Konkludo, farita el la tuto pri la detaloj.
Rim. En la detektiva literaturo, oni ordinare konfuzas dedukti kun indukti.