← Reen al S

PIV 2020 · 14281

sintez²o

sintez2o
👥 Operacio, per kiu multeco estas reduktita al unueco, per kombino aŭ kunigo (malo de: analizo).
Φ Tria termo de dialektika sistemo, kiu kunigas en si la du gradojn malsuperajn k kontraŭajn (tezon k antitezon) en nocion pli altan, ĉe kiu ili harmonie kunfandiĝas.
Operacio, per kiu, kombinante elementajn komponantojn, oni ricevas novaspecan produkton, kun apartaj ecoj: sintezo de amoniako; produktado de nature troveblaj kombinaĵoj per sintezo el ties kemiaj elementoj.
sinteza
Rilata al aŭ karakterizata de sintezo: sinteza rezonado; sinteza propozicio (juĝo, kies predikato asertas pri la subjekto ion, kio ne estas necese entenata en tiu subjekto mem).
Λ (pp lingvo) Tendencanta kunigi plurajn morfemojn en unu vorton.
Produktata per sintezo: sinteza kaŭĉuko; sintezaj rezinoj.
sintezi (tr) Pritrakti per sintezo, kombini en sintezo.
sintezilo
𝅘𝅥𝅰 Muzika instrumento, kiu sintezas sonojn elektronike.
Cirkvito, kiu el unu sola referenca altfrekvenco kapablas produkti tutan aron da frekvencoj; ĝi anstataŭas variigeblan oscililon en radioaparato.
sintezazo Enzimo, kiu katalizas sintezon 3.
ensintezo Vd en/ .
fotosintezo 🍁 Sintezo de organikaj substancoj el mineralaj substancoj, farata de la klorofilaj ĉeloj, kapablaj utiligi la luman energion.
kemisintezo Sintezo de organikaj substancoj el mineralaj substancoj, fare de iuj bakterioj kapablaj utiligi la energion de varmoeligaj kemiaj reakcioj.
muziksintezilo. Sintezilo 1.
parolsintezo Λ 💻 Produktado de parolo per elektronikaj aŭ komputilaj rimedoj.
nuklesintezo Fuzio 1.