PIV · 12860
propozici²o
propozici2o
1 Λ Parto de kompleksa frazo, enhavanta predikaton: kunordigitaj, subordigitaj propozicioj. ☞ frazelemento.
2 En logiko, juĝo esprimita per vortoj.
3 ∆ Ĉefa aserto en matematika teorio, sed malpli grava ol teoremo.
ĉefpropozicio Λ Propozicio, de kiu dependas unu aŭ pluraj subordigitaj propozicioj.
subpropozicio Λ Propozicio, subordigita al alia. ☞ propoziciosintakso.