PIV · 12859
proporci¹o
proporci1o
1 Rilato de la partoj inter si k al la tuto: fenestroj de admirinda proporcio; observi la proporciojn en la projektado de urbodomo.
2 Grandeco de objekto, rilate al alia analoga rigardata kiel tipo: la speguloj ĉion pligrandigadis en nekredebla proporcio Z; statuo de kolosaj proporcioj.
3 Grandeco de afero, rilate al alia, kiu kreskas aŭ malkreskas samtempe k samgrade, kiel la unua: devas esti severa proporcio inter la kulpoj k la punoj; lia sukceso estas sen proporcio kun lia talento; en inversa proporcio kun […].
4 ∆ Kvociento uzata por kompari du nombrojn k esprimanta kiel ili rilatas multiplike: tiuj nombroj estas en la proporcio de 3 al 2 (ilia kvociento estas 3/2); la proporcioj 1: 5 k 20: 100 estas unu sama; la ora proporcio (la nombro ½(√5 − 1) ≈ 0,618, responda al aparte harmonia proporcio en arto). Sin. rilatumo.
proporcia
1 Havanta kun alia kvanto rilaton de proporcio 3 aŭ 4: la pezo k la volumeno estas proporciaj B; la nombro de la delegitoj devas esti proporcia al la alteco de la kotizo Z; la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia al la grado de perfekteco de la laboraĵo Z; al ĉiu homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj k rimedoj precize proporcian al la kvanto da devoj k respondeco Z.
2 ∆ Estanta oblo de alia grando (per konstanto).
proporcie. En proporcia maniero: pagi proporcie al la farita tasko.
misproporcia. Prezentanta malĝustajn proporciojn.
mezproporcia ∆ Estanta la geometria meznombro de du aliaj grandoj.