PIV · 12861
★propr/a
★propr/a
1 Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io: propra nomo; jen moro propra al la Angloj; E. estas propra apartenaĵo de neniu nacio; propra opinio ne estas leĝo por alia Z; la propra valoro de homo Z; £ propra havo (akcia kapitalo k rezervoj).
2 Apartenanta ekskluzive al la subjekto de la prop.: korniko vundita propran voston timas Z; ĉiu propran saĝon posedas Z; en propra angulo, ĉiu estas fortulo Z; en fremda tegmento li flikas truon k en propra ne vidas la fluon Z; marŝi sur propraj piedoj (ne rajdi aŭ veturi). ☞ sia. Rim. propra estas pleonasme uzata, por akcenti la posedajn pronom-adjektivojn: li falis en sian propran kaptilon Z; personoj, kiuj ne scias alian lingvon, krom sia propra Z; tio estas ja mia propra infano Z; mi uzos liajn proprajn vortojn. ☞ mem.
propre
1 En propra maniero: aparteni propre al iu.
2 Ĝustadire, proprasence: la utileco estas tiel videbla por ĉiu, ke pri tio ĉi ni propre ne bezonas paroli Z; ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron super ĉiaj aliaj bestoj? Z; ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii, super kio ili propre laboras Z.
propraĵo
1 Aparta karakteriza trajto: la rido estas propraĵo de la homo.
propreco. Eco, ekskluzive apartenanta al io: la proprecoj de la solidaj korpoj B.
proprulo. Proprietulo: vi estas nun la sola k plena proprulo de la libera posedaĵo, kiun vi ĝis nun havis en farmo Z.
alproprigi. Transigi posedaĵon de unu persono al alia.
malpropra. Apartenanta al alia ol la subjekto: ne miksu vin en malproprajn aferojn X, disputojn X. ☞ fremda.
radikpropra 🍁 (pp arbo) Ne greftita, sed kreskanta el propraj radikoj.