← Reen al S

PIV 2020 · 14134

★si

si. Refleksiva pron., uzata nur por la tria persono, k reprezentanta la subjekton de la laste esprimita ago; tiu ago povas esti esprimita:
per finitiva verbo: li amas sin mem Z; ŝi lavas sin Z; ŝipo kiu sin movas Z; ili ĵetis sin sur min Z; paŝtas sin grandaj brutaroj Z; ŝi kombas al si la harojn Z; ĉiu por si mem estas la plej kara Z ktp;
per inf.: demeti de si la antikvan Adamon Z; la mizero kutimigis lin levi sin tre frue Z; la sinjoro ordonis al la servisto vesti sin rapide;
per participo: lia fratino malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino Z;
per subst., esprimanta agon: tia flatado al si estas naŭza;
per adj., entenanta ideon de ago: li vivas kun virino tro postulema por si. Rim. 1 Kiam la senco tion ebligas, la refleksivo povas akiri nuancon de reciprokeco, komparu: li kisis ŝin Z k ili kisis sin Z; sed plejofte tiu nuanco estas precizigita per adv.: montradi al si reciproke la dentojn Z; oni ankaŭ povas uzi la komplekson «unu (la) alia(j)n», sed sen esprimo de la refleksivo: ne trompu unu alian Z. Rim. 2 Kiam temas pri korpoparto, Z. prefere uzadas la formon «al si», ol la adj-an sian: li bruligis al si la lipharojn Z. Rim. 3 si en la formuloj en si, per si (mem) k inter si perdas la ligitecon kun la subjekto, k la tuta formulo estas rigardata kiel unu adverbaĵo: oni ne povas ekkoni la realon en si (tia, kia ĝi estas esence); oni komprenis liajn gestojn per si mem (propraefike, sen bezono de klarigo); tiujn malsamajn objektojn miksi inter si oni neniel devas Z (reciproke). Rim. 4 sin estas ofte uzata kiel pref., kun la signifo de mem: sindefendo, sinregado, singarda, sindona, sintrotakseco Z ktp. En tia okazo sin perdas ĉian ligitecon kun la tria persono: via sindonemo estas senfina Z.
sia
Rilatanta aŭ apartenanta al si: bona patro amas sia(j)n infano(j)n; ŝi lavis sin en sia ĉambro Z; ŝi nomis ŝin sia filino Z; el ĉiuj siaj fratoj li estas la malplej saĝa Z; tiuj konsideroj igis lin eldoni sian pazigrafian provon Z; ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn Z; li ekvidis la anĝelon, starantan kun elingigita glavo en sia mano X; rigardadi E-on nur de ĝia flanko praktika k uzadi ĝin nur por sia utilo Z; nenio por homo estas pli malutila ol nekonado de siaj posedaĵoj Z; ne aŭskultu la vortojn de sorĉistoj kiel ajn lertaj en sia arto X. Rim. 5 La subst-oj, esprimantaj agon netr-e, k la participaj subst-oj ne influas la refleksivojn: tra siaj delikataj fingroj li vidis la trabriletadon de sia sango Z; la aŭtoro mokas la legantojn de sia verko.
Adj., signifanta «propra» k uzata sen ia konsidero al ia subjekto: sia estas kara pli ol la najbara Z; ĉio sia estas plej ĉarma Z; en ĉiu kranio estas sia opinio Z; por ĉiu afero estas sia tempo k maniero Z; metu ĉion sur sian lokon; ŝi rimarkis la reĝon de la maro kun sia krono Z.  siatempe. Rim. 6 Por sendi al rilativo, kies reprezentato estas vokative uzata, oni povas elekti inter sia k via, depende de la grado de memstareco, kiun oni atribuas al tio, kion reprezentas la determinita subst.: ho Sinjoro, mia Dio, kiu elkondukis sian popolon el la lando Egipta; ho vi Diano, kiu vian fraton amegas […].
siaĵo. Tio, kio propre apartenas al iu, speciale koncernas tiun: al ĉiu (donu) lian siaĵon Z.