PIV 2020 · 295
akapar²i
akapar2i (tr)
1 Aĉeti kiel eble plej multajn varojn, k poste per reteno maloftigi ilin sur la merkato, por povi vendi ilin pli kare: akapari la grenon; dum la franca Revolucio la akaparistoj estis punataj je morto. ☞ monopoligi.
2 (f) Proprigi al si, kaŭzante al aliaj malutilon: la Romia imperiestro iom post iom akaparis ĉiujn povojn.