← Reen al A

PIV 2020 · 80

★aĉet/i

aĉet/i (tr)
Akiri kiel propraĵon per pago de mono: aĉeti ion de iu, disde iu; la kampo k la kaverno […] aĉetitaj de el la filoj de Ĥet X; aĉeti teon por unu franko Z; David aĉetis […] bovojn pro 50 sikloj X; aĉeti birdojn kontraŭ kelkaj spesdekoj; ĉiujn ĉi bienojn li aĉetis per la heredaĵo de sia patro; (abs) aĉeti firme, kontante, kredite; marĉando aĉeti ne devigas Z.
Akiri per mono la uzon de io, la ĝuon de iu: aĉeti saĝon X, amon Z; alia vidas en mi nur nemalbelan virinon, kiun oni povas aĉeti Z.
Subaĉeti: la E-istaro nun estas tro granda, por ke kelkaj aĉetitaj personoj povu multe fari Z.
aĉeto. Unuopa ago de tiu, kiu aĉetas: dum ŝi faris siajn aĉetojn Z (en butiko); mi ne povas permesi al mi la aĉeton de tiu luksaĵo.
aĉetado. La komerca agado de tiu, kiu regule aĉetas: grupo de laboristoj por komuna aĉetado.
aĉetanto. Tiu, kiu aĉetas: ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo Z; konstanta aĉetanto (regula kliento).
aĉetebla. Povanta esti aĉetita: aĉetebla domo; aĉetebla juĝisto.
aĉetejo. Vendejo.
aĉetisto. Tiu, kiu profesie aĉetadas por iu firmo.
elaĉeti
Pagi, por liberigi iun el kaptiteco: ĉe la Romanoj la sklavoj povis sin elaĉeti; ni elaĉetis niajn fratojn, kiuj estis venditaj al la nacioj X; (f) senpage vi estis vendita, k ne per arĝento vi estos elaĉetita X; la elaĉetitoj de la Eternulo revenos X.
Liberigi el peka stato: Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la Leĝo N; la Elaĉetinto (Savinto).
elaĉeto. Ago de tiu, kiu elaĉetas, k ofero tiucele farita: frato ne donos elaĉeton por li X; (f) la Filo de homo venis […] por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj N; nekredebla estis la elaĉeta mono, kiu estis postulata Z.
foraĉeti. Akapari.
retroaĉeto. Fino de longedaŭra vivasekura poliso, fare de asekurito, antaŭ la fino de la limtempo.
subaĉeti. Delogi per mondonaco kaŝita: li subaĉetis la ĉambristinon, ke ŝi lasu la pordon neŝlosita; nu, en formo de hundidoj aŭ de io alia, ĝi ĉiam estas subaĉetoj! Z; subaĉetebla atestanto.  ŝmiri. vendi 4.