PIV 2020 · 16487
★vend/i
★vend/i (tr)
1 Cedi la proprieton de objekto, besto aŭ sklavo kontraŭ difinita prezo: antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon Z; vendu viajn posedaĵojn k donu al malriĉuloj N; vendi ĉapelon por dek frankoj B; hundidoj por vendi po cent kronoj!; ili vendis Jozefon al la Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj X; ili vendas virtulon pro arĝento k malriĉulon pro paro da ŝuoj X; por ke la gazeto povu esti vendata pro du spesdekoj ĉe ĉiu stratangulo Z; volu skribi al mi, ĉu la broŝuro estas vendata aparte Z; Jozefo estis vendita de siaj fratoj Z; vendi kontante, kredite; vendi pogrande Z, pomalgrande; (f) kare vendi sian vivon (mortigi multajn antaŭ sia morto).
2 Teni stokon da artikloj por la klientoj: ĉu vi vendas kandelojn?; tiu magazeno vendas nur silkaĵojn. ☞ brokanti, kolporti, marĉandi.
3 Oferi kontraŭ mono aŭ alispeca profito tion, kio havas moralan valoron: hebreo scias, ke liaj nepoj, se ili ne volas vendi sian konsciencon, restos hebreoj Z; vendi la juĝadon, sian honoron; ŝi vendis sin al la princo. ➞ prostitui, simonio.
4 Perfidi pro mono: vendi siajn komplicojn, sian patrujon; vi vendis vian popolon por nenio X.
vendo. Ago de iu, kiu vendas: sen mensoga rekomendo ne iros la vendo Z; elmeti ion por vendo; plenumi vendon; kontanta, kredita vendo. ☞ negoco.
venda. Rilata al vendo: la venda valoro, prezo de io; vende proponi ion.
vendado. Komerca agado de tiu, kiu tenas stokon da artikloj por la klientoj: personoj, kiuj okupiĝas pri vendado de komercaĵoj Z; ŝi rigardis la manipuladon de vendado k aĉetado Z; la vendado de tiu artiklo estas deficita, malfacila, profitodona.
vendanto. Tiu, kiu okaze ion vendas: k Jesuo eniris en la templon k elpelis ĉiujn vendantojn k aĉetantojn N.
vendiĝi. Iĝi vendita aŭ vendata: kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas profite Z; tiu modelo tre rapide vendiĝas.
vendisto, vendistino. Tiu, kiu metie vendadas: se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas Z; tio estis vaganta vendisto Z; la ĉokolada vendistino. ☞ komizo.
ĉiovendejo. Granda magazeno, en kiu oni povas aĉeti ĉiaspecajn artiklojn.
disvendi, elvendi. Vendi ĝis la lasta specimeno: se iu mia verko estas disvendita, H. devas pretigi novan eldonon de ĝi Z; mi disvendis ĉion por plej bagatelaj prezoj Z; la tuta stoko estas jam elvendita. ☞ elĉerpi.
forvendi. Sin malembarasi je io per vendo: forvendi malnovajn vestojn, meblojn.
nevendebla. Tia, ke ĝi ne povas esti vendata, pro iaj juraj malfaciloj, aŭ pro ĝia malbona stato aŭ neuzebleco: nevendebla hereda bieno; la nevendeblaĵoj de malnova butiko.
revendi. Vendi tion, kion oni aĉetis: la regulo estas aĉeti, kiam malkare, k revendi, kiam kare; komerco de revendado de aŭtomobiloj; bazara revendisto de vestoj.
farbovendejo. Butiko, kie oni vendas farbojn.
florvendejo. Butiko, kie oni vendas florojn.
florvendisto. Tiu, kiu vendas florojn.
fruktovendisto. Tiu, kiu vendas fruktojn.
legomvendisto. Tiu, kiu vendas legomojn.
librovendado. Negoco pri libroj.
meblovendisto. Tiu, kiu vendas meblojn.