PIV 2020 · 1553
★bak/i
★bak/i (tr) Fari taŭga por la destinita uzado, malmoligante en forno: baki brikojn; ne la dioj mem bakas la potojn Z (ne zorgas pri bagateloj); 🍴 baki panon, kukon, picon, viandon; (f) diversaj rapide bakitaj k rapide mortantaj projektoj Z. ☞ kuiri, friti, grateni, rosti, bakpleto, bakpulvoro.
bakado. Ago de iu, kiu bakas: la bakado de spongokuko estu malrapida.
bakaĵo. Ĉia bakita manĝaĵo (bulkoj, pasteĉoj ktp).
bakejo
1 Ĉambro, destinita por la panfarado.
2 Panvendejo.
bakisto. Metiisto, kiu bakas panon, kukojn ktp.
bakujo
1 Volba masonaĵo, en kiu oni bakas panon k.a..
duonbakita. Ne sufiĉe longe bakita.
novbakita
1 Ĵus elirinta el la forno.
2 (f) Ĵus elirinta el la lernejo; freŝdate akirinta scion: novbakita esperantisto.
rebaki
1 Duafoje baki: rebaki biskvitojn, poton.
2 (f) Rekomenci la elfaradon de io: mi devis rebaki la tutan verkon Z.