PIV · 13030
★pulvor/o
★pulvor/o
1 Solida substanco, dispecigita en subtilajn erojn: pulvoro de antipirino, oro, arĝento, pipro; kreta pulvoro por purigi la dentojn B.
2 Likvo, diserigita en tre malgrandajn gutetojn. ☞ aerosolo, nebulo.
bongustiga pulvoro 🍴 Mononatria glutamato.
kvinspica pulvoro 🍴 Ĉindevena spicaĵo, konsistanta el pipro, kariofiloj, cinamo, fenkolo, stelanizo k sekigitaj mandarinŝeloj.
pulvora. Tre subtile diserigita.
pulvoreco. Stato de substanco pulvorigita: li disfrakasis ĝin ĝis pulvoreco Z.
pulvorigi
1 Tre subtile dispisti: pulvorigi sukeron B; (f) tiuj misteroj konsternas eĉ saĝulojn k pulvorigas la animon de la popolaĉo B.
2 Tre subtile disŝprucigi: pulvorigi parfumon.
pulvorigilo. Ilo, servanta por pulvorigi substancon sekan aŭ likvan.
lavpulvoro. Moderna lav- aŭ lesiv-materialo.
bakpulvoro 🍴 Pulvora miksaĵo el kemiaĵoj (natria bikarbonato, acida kalia tartrato, mononatria fosfato k.a.), kiu varmigite estigas gasojn, k kiun oni uzas anst. gisto en multaj bakitaj aŭ frititaj kuketoj. Sin. kemigisto. ☞ baksodo (Vd sodo).
gistpulvoro. Gistaĵo.
kakaopulvoro. Pulvoro, ricevita el fermentigitaj, rostitaj, senŝeligitaj k grandparte senbuterigitaj kakaofaboj. ☞ ĉokolado.
polurpulvoro. Skrapa pulvoro (ekz. el pumiko, smirgo ks), uzata por poluri per frotado.