← Reen al A

PIV · 828

★aniz/o

aniz/o
🍁 Sp. de pimpinelo (Pimpinella anisum), unujara, spica herbo kun fruktoj (duakenoj) tre aromaj, kiuj enhavas esencon utiligatan por medicino k por aromigi likvorojn k bombonojn; hejma en la orienta Mediteranea regiono, kultivata en Eŭropo, Hindio k Ameriko. aneto, fenkolo, ilicio.
👥 Frukto de anizo 1.
anizolo Nenatura, malagrable anizodora substanco, metoksibenzeno, CH3-O-C6H5, struktura kerno de anizaldehido.
anizaldehido La odora substanco de anizesenco, CH3-O-C6H4-CHO.
butilhidroksianizolo. C11H16O2 (BHA), antioksidanto uzata por malhelpi la ranciĝadon de manĝaĵoj. butilhidroksitolueno.
stelanizo
🍁 Sp. de ilicio (vera ilicio) hejma en SE Ĉinio k NE Vjetnamio, kultivata i.a. en Azio k Eŭropo, kun globaj, ruĝaj floroj k kun stelformaj fruktoj uzataj por medikamentoj, kuirarto k por aromigi dentopastojn, sapojn, likvorojn k.a..
👥 Frukto de stelanizo 1.