PIV · 4403
★fenkol/o
★fenkol/o 🍁 G. (Foeniculum el apiacoj) de du- k plur-jaraj aromaj herboj kun 3−4-oble fadene dividaj folioj k kun flavaj floroj; 4−5 sp-oj el Eŭropo, U Azio k N Afriko. ☞ aneto, anizo, ilicio.
ordinara fenkolo. Sp. de fenkolo (F. vulgare), uzata por spicado (kiel aneto) k kies var. azoricum estas kultivata en Mediteraneaj landoj kiel legomo manĝata kruda aŭ precipe kuirita.