← Reen al A

PIV · 788

anet/o

anet/o 🍁 G. (Anethum el apiacoj) de 1 aŭ 2 sp-oj de unujaraj herboj el E Mediteranea Eŭropo, N Afriko k U Azio; plej konata sp.: A. graveolens, kultivata por spicaj junaj folioj k ŝosoj uzataj por saŭcoj, k por umbeloj uzataj por konfitado de kukumoj. anizo, fenkolo, ilicio.
anetolo Etero, 4-metoksi-alilbenzeno, CH3-O-C6H4-CH=CH-CH3, abunda en stelanizo k anizo.