PIV 2026 · Artikolo 787
anestezi
Derivaĵoj en la artikolo 9
anestezi tr MEDI senigi iun je la sentokapablo, ordinare helpe de specialaj substancoj: anestezi operacioton li estis tuj senkonsciigita, anestezita CPi
anesteza rilata al anestezo: anesteza substanco
anestezo pli-malpli kompleta senigo je la sentokapablo, kaŭzita de specialaj substancoj aŭ de ia malsano: loka anestezo ĝenerala anestezo
ĝenerala anestezo anestezo de la tuta korpo, dum kiu la paciento restas senkonscia. Sin. narkozo.
loka anestezo anestezo de parto de la korpo, dum la paciento restas konscia.
anestezanto, anestezantaĵo anesteza substanco.
anestezilo aparato por anestezi.
anestezisto kuracisto aŭ specialisto pri operacia anestezo.
malvarmanestezo anestezo per malvarmo.