← Reen al E

PIV · 4187

★Eŭrop/o

Eŭrop/o. La plej malgranda el la kvin partoj de la mondo, okcidente de Azio k norde de Afriko.
Eŭropa. De, pri Eŭropo.
Eŭropano. Loĝanto de Eŭropo.
Eŭropanigi. Eduki al Eŭropaj moroj, al Eŭropa civilizacio.
Centr-Eŭropa. Rilata al la centro de Eŭropo.
hindeŭropa. Vd hindo.
Nord-Eŭropa. Rilata al la nordo de Eŭropo (Skandinavio k.a.).
Okcident-Eŭropa. Rilata al la okcidento de Eŭropo.
Orient-Eŭropa. Rilata al la oriento de Eŭropo.
Sud-Eŭropa. Rilata al la tri sudaj duoninsuloj de Eŭropo.
tut-Eŭropa. Rilata al la tuta Eŭropo: Konstanta tutEŭropa Tribunalo Z.