PIV 2026 · Artikolo 8720

kroato

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. kroata
  2. Kroatuj/o
  3. Kroati/o
  4. serb/okroata
kroato
1 ano de la ĉefgento de Kroatujo: nur la kroatoj retenis Glagolicon por kultaj tekstoj OE la serboj uzas la cirilan alfabeton kaj la kroatoj la latinan Ko
2 ano de Kroatujo: kroatoj elektis unue la novan parlamenton ZTi
kroata rilata al kroatoj, ilia sudslava lingvo aŭ Kroatujo: somerumado ĉe la kroata marbordo MBe inter la serba kaj kroata ekzistas diferencoj, aparte en scienca terminologio DJa
Kroatujo, Kroatio GEOG lando sur la Balkana Duoninsulo, inter Slovenujo, Bosnujo kaj Adriatiko. ĉefurbo: Zagrebo
serbokroata rilata al la bosna, kroata, montenegra kaj serba lingvoj rigardataj kiel unu lingvo: ŝi publikigis kelkajn poemarojn ankaŭ en la serbokroata lingvo TCa Sin. kroatserba.