PIV 2026 · Artikolo 14068

serbo

Litero S

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. serba
  2. Serbuj/o
  3. Serbi/o
  4. kroatoserba
serbo
1 ano de la ĉefgento de Serbujo.
2 ano de Serbujo: la serboj fariĝis la plej bona landa teamo EGv
serba rilata al serboj, ilia slava lingvo aŭ Serbujo: la verso el malproksima leciono pri serba poeto elkuras el mia buŝo SŠt Renato Petrović aperigis tradukojn el Esperanto en la serban en kelkaj serbaj gazetoj OE
Serbujo, Serbio GEOG lando sur la Balkana Duoninsulo inter Bosnujo kaj Hercegovino kaj Rumanujo. ĉefurbo: Beogrado
kroatoserba serbokroata.