PIV 2026 · Artikolo 14067
seratulo
seratulo BOTA plurjara herbo aŭ arbusto, kun dentaj folioj kaj purpuraj infloreskoj iom similaj al tiuj de centaŭreo; el Eŭropo, Azio kaj norda Afriko. genro Serratula ➞ asteraco.
tinktura seratulo speco de seratulo, kun korimboj el oblongaj aŭ cilindraj ruĝaj kapituloj; ĝiaj folioj estis uzataj por fabrikado de flava koloriga substanco. specio Serratula tinctoria