PIV · 14069
★serĉ/i
★serĉ/i (tr)
1 Rigardi, palpi, sin movi, por ekscii, kie estas iu aŭ io: mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis X; mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi serĉas Z; ili serĉis lin, por lin mortigi; serĉu k vi trovos N; kion vi ne perdis, tion ne serĉu Z; formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo Z; la birdo serĉis por si kaŝiĝejon en truo Z; mia ringo ne estus tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi Z; li komencis serĉi per la okuloj la domon Z; li rigardis per serĉantaj okuloj Z; tie kreskas pomarboj k rozoj, sed, estas vero, oni devas ilin serĉi Z; pri tio ĉiuj demandis, serĉis en sciencaj verkoj Z; li vorton en la poŝo ne serĉas Z (li kapablas lerte esprimiĝi); 💡 oni ĝis nun vane serĉis la aganton de la kancero; (f) pekon serĉi oni ne bezonas Z. ☞ esplori.
2 Peni iri al loko kutima, preferata: nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron Z; mi longajn tagojn staras sur la bordo, serĉante per la kor’ la grekan landon Z; fiŝo serĉas profundon Z; mortinta serĉu ĉielon Z; (f) tiu planto serĉas la ombron; akvo ĉiam serĉas sian nivelon; pano buŝon ne serĉas Z.
3 Esplori en sia penso por ekscii, kiel fari ion: serĉi rimedon de riĉiĝo; mi serĉis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino X; la diablo kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti N; ni serĉu, de kie venis la denunco.
4 Peni havigi al si, strebi akiri: mi devis serĉi mian panon en ia alia loko Z; la pentraĵoj de tiu artisto estas tre serĉataj; por ke mi povu serĉi al mi aliajn fontojn de enspezoj Z; serĉi aventurojn, sian feliĉon; mokanto serĉas saĝecon k ĝin ne trovas X; homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano X; ne glore estas serĉi sian gloron X; kial vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino? X; multaj serĉas favoron de reganto X; ĉe la dioj helpon serĉu K; serĉi ies amikecon X, subtenon X; (f) serĉi venton sur la kampo Z, la tagon pasintan Z (ion neeblan); (analoge) serĉi Dion X, la Vojon (de Budho). ☞ celi, aspiri.
serĉo. Ago de iu, kiu serĉas: via serĉo estas vana K; fari serĉon pri io.
duoniga serĉo, dupartiga serĉo 💻 Serĉo, en kiu oni ripete dividas regionon k demandas, en kiu parto estas la solvo.
serĉado. Longa, daŭra aŭ ripetita serĉo: en la serĉado (de la sekreto) pasis pli ol tuta jaro Z; post longa vana serĉado de eldonisto Z; serĉadon de la vero ni neniam devas ĉesigi; ĉi tie finiĝis, fratoj, mia serĉado!.
serĉanto. Tiu, kiu serĉas: ho serĉantoj de Dio! X; la serĉantoj de la vero.
serĉateco. Stato de persono, kun kiu ĉiuj tre deziras interrilati: li ĝuas serĉatecon Z; ŝi devas ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon Z.
serĉilo Ⓣ Organo aŭ mekanismo, servanta por esplore serĉi ion: serĉilo de teleskopo (malgranda paralela lorno); drata serĉilo de kristala detektilo.
ekserĉi. Komenci serĉi.
elserĉi. Sisteme serĉadi el inter pli-malpli granda nombro: elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn, veramajn Z; ĝi devos elserĉi ian alian rimedon, por kompensi la perdon Z; tiu floro devis esti elserĉita de tiu, kiu amis lin plej varmege Z; fermu tuj la pordojn! Elserĉu la krimulon! Z.
elserĉado. Sistema serĉado pri io el inter multaj ebloj: elserĉado de la patreco per DNA-kontrolo; lerneja elserĉado de tuberkulozo.
priserĉi. Esplori lokon, por malkovri ion, kio povas tie troviĝi, aŭ kies ĉeesto tie estas suspektata: priserĉi la vizaĝon de la amatino, por kapti signeton de tediĝo; priserĉi ies poŝojn; la doganistoj priserĉis ŝiajn vestojn k kofrojn; priserĉi vundon; (f) priserĉi la koron de homo.
traserĉi
1 Priserĉi: ili traserĉis ĉiun angulon Z.
2 ⚖ Laŭ justica ordono priserĉi ies loĝejon, oficejon ktp, por tie trovi k garantie transdoni al la enketanto dokumentojn aŭ aliajn objektojn utilajn al enketo: traserĉi la loĝejon de politika krimulo B, de fraŭdulo; fari traserĉon laŭ traserĉa mandato.
erarserĉilo 💻 Spurilo.