PIV · 2386
cel/o
cel/o
1 Objekto, kiun oni penas trafi: trafi du celojn per unu ŝtono Z; kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon Z; ni volas montri, ke la ĝardeno estas la celo de la flugado Z; ⚥ celĉelo, celorgano.
2 Tio, kion oni penas atingi aŭ plenumi: homoj, kiuj klare vidas antaŭ si la belan celon, al kiu ili iras Z; gazeto, kiu havas la celon labori por la propagando de la lingvo Z; provoj faritaj kun la celo krei lingvon internacian Z; la fina celo estos atingita tiam, kiam […] Z; oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havis Z; konduki al la celo Z; havi malican celon Z; ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon X; la celo pravigas la rimedojn; okupi sen celo lokon sub ĉielo Z (nenifaradi). ➞ celkaŭzo.
3 ⚔ Punkto, linio aŭ zono, kiun oni devas pripafi aŭ konkeri: bombadi nemilitistan celon.
cele (+ al aŭ kunmetite) Strebante al atingo de iu celo: organizi staĝon cele al lingva pliperfektiĝo; kuracocele, voluptocele.
★celi (tr)
1 Direkti sian rigardon al celo, kiun oni volas atingi per pafo aŭ simila rimedo, alĝustigante la uzatan armilon, optikan aparaton ks: li streĉis la pafarkon, metis sur ĝin sagon, ekcelis k pafis Z; celi leporon per pafilo Z; celi anseron, trafi aeron Z (maltrafi); (f) oni celas mian vivon Z. ➞ celdisko, celfendo, celglobo, celgrajno, cellinio, celobjekto, celpunkto, celtabulo, celtruo.
2 Direkti kritikon, parolatakon al iu: ĉu tiu frazo celas min?; kiun celas tia aludo?; ŝerce dirite, cele pensite Z. ☞ aludi, intenci, kompreni.
3 Direkti sian agadon, deziron, volon al io, kion oni penas atingi aŭ plenumi: oni lekas la manon, sed celas la panon Z; nia ekskurso celis la akvofalon; ĉiuj okuloj ekcelis lian vizaĝon; (f) celi virton Z, justecon k bonecon Z; profiton celu, sed aliajn ne pelu Z; la E-ismo celas reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj Z; la E-ismo celas nur al tio, ke ia taŭga komprenilo inter la popoloj ekzistu Z; celi mortigi iun Z; celadi […] al unu vero, al unu feliĉo Z. ☞ ambicii, aspiri, deziri, klopodi, sin tiri, strebi.
celado
1 Ago celi 1.
2 Penado atingi ion: celado de iu al io; mi klarigis al vi, kio devas esti la celado de niaj kongresoj Z; la celado al ĝi estas la devo de ĉiu homo Z.
celeco. Eco de ĉio, kio havas ian celon: ĉu oni povas trovi celecon en la materia mondo?.
celilo
1 Tiu parto de pafilo, de optika aŭ de topografia instrumento, kiu estas destinita por ebligi la celadon.
2 Klapcelilo.
celilaro
1 ⚔ La tuto de la aranĝoj de pafilo, destinitaj por celi (t.e. la fendo, la klapcelilo k la celgrajno).
2 ⛰ Sur topografia instrumento, la du fendoj aŭ fadenoj k la du lensoj (objektiva k okularia) kun krucfadenaro.
celismo Φ Sistemo, kiu supozas, ke ĉio en la naturo havas celon.
alcela. Iranta rekte al sia celo; konscia pri sia celo.
laŭcela. Konforma al la elektita celo, ebliganta ĝin atingi: laŭcelaj ordonoj, preskriboj. ☞ konvena, laŭplana, metoda, oportuna, sistema, taŭga.
sencela. Direktita al nenia celo, senutila, vana: sencela diskutado B; sencelaj klopodoj; sencela vivo estas frua morto Z.
sencele. Ne havante celon: sencele vagadi Z.
senceleco. Foresto de celo: tion vi nomas senceleco, se de vi sur miloj dolĉe gutas la balzamo? Z.
klapcelilo ⚔ Levebla, latforma peco, gradigita, prezentanta truon aŭ supran noĉon, k metita sur la malantaŭa parto de pafiltubo, por alĝustigi la linion de la pafilo laŭ la distanco de la trafotaĵo.