← Reen al A

PIV · 1093

★argument/i

argument/i
(ntr) Prezenti argumentojn; provi demonstri per argumentoj: ili senfine argumentas, k neniu konvinkas alian; batanto povas argumenti, batato devas silenti Z. diskuti, rezoni.  kontesti.
(tr) Prezenti ion kiel argumenton: ili argumentas lian nescion pri la faktoj; oni povas proponi forigon de la artikolo k de la akuzativo, argumentante, ke ekzistas lingvoj, kiuj vivas tre bone sen ili Z. pruvi, preteksti.
argumento
Rezona pruvo, prezentata en diskuto: se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin, se ili estas malĝustaj, forĵetu ilin Z; ĉu pro tio liaj argumentoj perdas sian valoron? Z; la argumentoj, per kiuj oni kontraŭ ĉi tio batalas […] Z; refuti argumenton; argumento «ad hominem» (per kiu oni profitas de la aparta persona karaktero aŭ situacio de la oponanto).
Elemento, por kiu funkcio estas difinita; variablo, de kiu funkcio dependas.
(pp kompleksa nombro z) Nombro t, tia ke z = re It por iu r ⩾ 0 (oni tiam skribas t = arg z).
argumentado. Rezonado aŭ diskutado metoda per argumentoj: argumentado pri io.
argumentaro La aro de ĉiuj punktoj, kie funkcio estas difinita.
interargumento, kontraŭargumento. kontestado.