PIV · 12940
★pruv/i
★pruv/i (tr)
1 (iu) Montri per rezonado aŭ per faktoj, ke io estas vera: pruvi la ekziston de Dio estas io logike neebla; pruvi sian senkulpecon B; pruvi geometrian teoremon B; ŝi estis tre fidinda: tion ŝi pruvis, kiam Kala malsaniĝis Z; ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi Z; nun lia krimo estas pruvita. ☞ demonstri.
2 (io) Esti la pruvo de io: tio pruvas la facilan lerneblecon de E.; tiu ekspozicio elokvente pruvas pri la progresoj faritaj; larmoj pravecon ne pruvas Z; nigro sur blanko (skribaĵo) pruvas sen manko Z; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ erarecon de tiu ŝia opinio Z. ☞ dokumenti, ilustri, ekzempli.
pruvo. Argumento aŭ fakto, per kiu oni povas montri la verecon de io: alporti la pruvon de io; komparo ne estas pruvo Z; suspekto pruvon ne egalas Z; tio estis donaco de la libristo, kiu […] deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato Z. ☞ atesto. ➞ pruvobjekto.
senpruve. Ne prezentante pruvojn: senpruve akuzi iun.