← Reen al D

PIV · 3331

★dokument/o

dokument/o. Skribaĵo aŭ signifa objekto, kiu servas kiel pruvo k atesto: ĝi devas esti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento Z; la Fundamento devas troviĝi en la manoj de ĉiu kiel konstanta gvida dokumento Z; la sekretario sendis multe da broŝuroj k dokumentoj; dokumentoj de transdono Z, de aĉeto; genealogiaj dokumentoj Z; dokumentoj pri la origino de la unua mondmilito; pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento Z. akto, arkivo, ĉarto, diplomo.
dokumenta. Rilata al dokumento: dokumenta valoro de verko.
dokumenti (tr)
Pruvi per dokumentoj.
Provizi per dokumentoj: ĝi povas prokrasti la decidon, se ĝi trovas la proponon ne sufiĉe dokumentita.
dokumentaro
Tuto de la dokumentoj, uzataj por difinita celo. dosiero.
💻 Tuto de la detalaj priskriboj, klarigoj k manlibroj de komputila programo.
dokumentujo. Plata, ortangula portebla ujo, el ledo aŭ plasto, por enteni dokumentojn. paperujo, teko.
ŝipdokumentoj. Dokumentoj, kiujn ĉiu ŝipo devas posedi por obei la administraciajn preskribojn. ĉarto, ĵurnalo, konosamento.