PIV · 3209
diplom¹o
diplom1o
1 Oficiala dokumento, atestanta rajton, privilegion aŭ rangan titolon: pergamena, papirusa diplomo; diplomo pri nobeligo. ☞ breveto, ĉarto.
2 Skribita aŭ presita atesto, donita de lernejo, universitato ks, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon k rajtas porti iun titolon: diplomo pri licencio, pri doktoreco; la somera kunveno servas por disdono de diplomoj Z; tiam la ekzamenito ricevas «diplomon E-an de la unua grado» Z.
diplomi (tr) Aljuĝi diplomon: diplomi kandidaton; diplomita instruisto de E..
diplomisto. Specialisto pri diplomologio.
diplomologio. Scienco pri la malnovaj diplomoj el paleografia, formulara, historia ktp vidpunktoj.