PIV 2020 · 3210
★diplomat/o
★diplomat/o
1 Supera ŝtata oficisto, ricevinta diplomatian komision: kariera, eksterordinara diplomato; post la fino de la milito kunvenos la diplomatoj Z. ☞ ambasadoro.
2 (f) Sagaculo, kapabla aranĝi la aferojn kun takto.
diplomata
1 Rilata al diplomato: diplomata kuriero, demarŝo.
2 (f) Havanta la ecojn de diplomato: diplomata demando, karaktero.
diplomataro. La tuto de la diplomatoj akredititaj ĉe regnestro.
diplomateco
1 Rango k titolo de diplomato.
2 (f) Kapablo lerte trakti delikatajn aferojn.
★diplomatio
1 Tiu branĉo de la politiko, kiu koncernas la interŝtatajn rilatojn.
2 Kariero, administracio k tuto de la diplomatoj.
diplomatia. Rilata al la diplomatio: diplomatia depeŝo; diplomatiaj reguloj.