PIV 2020 · 614
ambasador¹o
ambasador1o. Oficiala, plej alta reprezentanto, konstanta aŭ ne, de iu ŝtato ĉe alia: la ministro de la Aferoj Eksterlandaj, la franca ambasadoro, la ambasadoroj angla k germana k mi Z; sendi, revoki ambasadoron; la ambasadoro petis aŭdiencon ĉe la Prezidento. ☞ diplomato, sendito, konsulo, nuncio.
ambasadoreco. Rango aŭ ofico de ambasadoro.
ambasadorejo. Rezidejo de ambasadoro.