← Reen al A

PIV · 615

★ambaŭ

ambaŭ.
I - Nevaria pron. k adj., signifanta «ĉiuj du», «la du kune kiel tutaĵo»: ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas?– Jes, ambaŭ vivas Z; al vi klopodojn k al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj Z; en unu tago ili ambaŭ mortos X; pli bone estas iri senfila en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro k la filo, iras en la inferon Z. Rim. 1 Z. iufoje uzis «la ambaŭ», sed poste konfesis, ke «pli logike estas uzi la vorton ambaŭ sen art.». Rim. 2 «La konj-an uzon de ambaŭ en la frazo ni loĝas en Londono ambaŭ en somero k en vintro mi trovas tute ne aprobinda» skribis Z.; oni diru: «kiel en somero, tiel en vintro», aŭ «ne nur… sed ankaŭ…».
II - Pref. samsence uzata: ambaŭflanke de ŝi staris statuoj Z: ambaŭtranĉa glavo X; ambaŭdekstra homo (uzanta la du manojn egale); kolekti fruktojn ambaŭmane.