PIV · 616
ambici¹o
ambici1o
1 Arda deziro akiri gloron, famon, honoron aŭ potencon: havi la ambicion fariĝi granda poeto; tiu granda armeo, kiu sen personaj ambicioj en plena harmonio pacience laboras Z; ekzistas iaj laŭdindaj ambicioj.
2 Celo de tia deziro: se la nova komitato ne plenumos la ambicion aŭ la dezirojn de kelkaj […] Z; lia sola ambicio estas la akademio.
ambicia. Havanta ambicion: ambicia oficiro, politikisto.
ambicii (tr) Esti, montri sin ambicia pri io: mi ne ambicias la gloron, nur la amon. ☞ aspiri, strebi.