PIV · 7460
karier³o
karier3o
1 Profesio, okupo, al kiu oni sin dediĉas: tiamaniere komencis sian karieron tiuj laboristinoj Z; entrepreni la medicinan, advokatan karieron; la diplomatia kariero; la kariero de la artoj, sciencoj. ➞ kariertabelo.
2 (f) Ĉefa celo de ies agoj: la kariero de la gloro.
karieradi (ntr) Strebi al avancado, promocio.
karieremo, karierismo. Kondutmaniero de fiambiciulo, kiu konstante k senskrupule celas plileviĝon k sukceson en sia kariero: egoismo k karierismo.
karieristo. Tia fiambiciulo.