← Reen al P

PIV · 12899

protokol¹o

protokol1o
Oficiala raporto, per kiu rajtigita aŭ kompetenta persono konstatas, kion li faris, vidis, aŭskultis: fari protokolon pri ŝtelado, arestado; legi, akcepti la protokolon de la antaŭa kunsido.
💻 Komplika k konvencia procedo por komunikado inter komputiloj.
💻 Aŭtomate farata registro de okazaĵoj en komputila sistemo.
protokoli (tr) Fari protokolon pri: tio kaŭzis skandalon, pri kiu oni protokolis; protokoli la debatojn de kunveno.
protokolanto, protokolisto. Tiu, kiu estas komisiita protokoli aŭ okaze aŭ konstante, en asocio ks.
vivprotokolo. Resumo pri ies eduko, kvalifikoj k ĝistiama kariero, ĝenerale farita de kandidato al ofico. kariertabelo.