← Reen al P

PIV · 12898

proto/

proto/ 💡 Pref., montranta:
a) la plej simplan tian molekulon (ĝenerale pp neorganikaĵoj): protooksido; b) antaŭanton de molekuloj, kiu havas ilian bazan strukturon: protoporfirino estas antaŭanto de porfirinoj ĉe animaloj k plantoj;
ke la koncerna estaĵo prezentas la plej elementan vivoformon: protozoo, protoplasmo;
ke la koncerna okazaĵo estas la unuafoja: protoinfektiĝo;
ke la koncernato estas en sia unua, historie origina formo: la protoeklezio; protohistorio (Vd historio) ( pra) aŭ (f) unua, perfekta en sia rolo: protokanajlo Z. arki, ĉef, ‑eg, pra.