PIV · 2690
★ĉef/
★ĉef/.
I - Pref. signifanta:
1 ke la koncerna persono havas honoran superecon, plej ofte kun decidpovo, super siaj samranguloj: ĉefanĝelo Z, ĉefepiskopo Z, ĉefinĝeniero, ĉefleŭtenanto Z; ĉefministro Z, ĉefpastro Z, ĉefredaktoro Z, ĉefserĝento Z ktp. ☞ estr.
2 ke la koncerna afero estas iarilate pli grava ol ĝiaj samkategoriaĵoj: ĉefaltaro Z, ĉefmanĝo Z, ĉefmasto, ĉefparto Z, ĉefpreĝejo Z, ĉefturo Z, ĉefurbo Z, ĉefvojo ktp. ☞ eg.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
ĉefo. Tiu, kiu estas ĉe supera, unua rango, precipe pro honoro, havante ordinare ankaŭ ordonpovon: vi estas ja la ĉefo de la familio Z; la ekzistado de ia konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo Z; timante, ke ili devus rigardi min kiel sian moralan ĉefon Z; neniu povas plendi, ke iaj ĉefoj (E-aj) prezentas al la voĉdonado nur tion, kion ili deziras Z; li prenis kun si la ĉefojn de la tuta militistaro X; vi sanktoleos lin kiel ĉefon super Mia popolo X; la Ĉefo (titolo de iuj modernaj diktatoroj).
ĉefa. La plej grava; precipa, havanta la unuan rangon: al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro Z; la supre dirita punkto estas la ĉefa, kiun mi postulas Z; la ĉefa ideo de mia tuta regularo Z; du verkojn ĉefajn ni bezonas Z; havi la ĉefan voĉon Z; kiel malfeliĉa por nia afero estas la reciproka malamo inter ĝiaj ĉefaj batalantoj Z; komitato el la ĉefaj Parizaj esperantistoj Z.
ĉefi (ntr)
1 Esti ĉe la unua rango.
2 Esti la plej grava afero.
ĉefe. Precipe, antaŭ ĉio.
ĉefaĵo. La ĉefa afero.
ĉefeco. Eco de iu, io ĉefa: ne pro mia oportuneco mi forrifuzis la ĉefecon: se mi scius, ke mia ĉefeco estas utila, mi certe ĝin ne forrifuzus Z.
malĉefa, neĉefa. Duaranga, negrava; flanka, akcesora.