PIV · 12649
★pra/
★pra/.
I - Pref., montranta:
1 La sekvantan, supreniran aŭ malsupreniran gradon de parenceco: praavo (patro de avo); en la tempo de mia praavino Z; pranepo (filo de nepo); praonklo (patro de onklo); pranevo (filo de nevo). Rim. Pro la ekzisto de la vortoj avo k nepo, prapatroj k prafiloj akiris la signifon de la plej malproksimaj antaŭuloj aŭ posteuloj.
2 Grandan primitivecon, longan antaŭtempecon: praarbaro, prahistorio, prahomo, pratempo, pratipo ktp.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
praa. Primitiva, antaŭhistoria.
praulo. Malproksima antaŭulo.