PIV 2026 · Artikolo 1454

★avo

Litero A★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. Avo Frost/o
  2. avin/o
  3. avin/et/o
  4. geavo/j
  5. praavo
  6. praavin/o
★ avo patro de la propra patro aŭ patrino:patrinflanka avo VBF ➞ nepo.
Avo Frosto
1 fabela figuro el rusaj tradicioj, personiĝo de vintro, portanto de donacoj al infanoj je Novjaro: en mia lando fabrikaj sindikatoj por nova jaro disdonas saketojn kun donacoj. Avo Frosto portas la saman uniformon kiel Sankta Nikolao SŠt
2 (vastasence) Kristnaska Viro: Esperanto-Societo Kebekia invitas esperantistojn, junajn kaj junkorajn, malkovri tiun kristnaskan tradicion kaj skribi al Avo Frosto
➞ Sankta Nikolao 2.
avino patrino de la propra patro aŭ patrino: Eva estis la avino de Ĥanoĥ kaj de Enoŝ
avineto karesa nomo de avino: avineto scias multe da aferoj, ĉar ŝi vivis longe antaŭ patreto kaj patrineto Z ➞ avinjo.
geavoj avo(j) kaj avino(j): samfamilianoj scias, ke ilin naskis la samaj gepatroj aŭ la samaj geavoj Z
praavo patro de la propra avo aŭ de avino.
1 Ne uzu la vorton praavoj kun la senco de prapatroj.
praavino patrino de la propra avo aŭ de avino.