PIV · 16648
★vir/o
★vir/o
1 Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido: Dio kreis la homon, en formo de viro k virino li kreis ilin X; Platono dankis la diojn, ke ili faris lin homo k ne besto, viro k ne virino, heleno k ne barbaro; pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon N; (analoge) ho, mi diras al vi, ne bone estas, se la edzino estas viro! Z.
2 Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano: k preteriris Itaj k ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li X; sentencoj, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo X; en dom’ k milit’ la viro regas Z; Knut estas en plena malespero pro mia forveturo – estu do viro! Z (kuraĝa); tio ĉi estas la tono de viro! Z; virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon! Z; ni perdis tricent virojn en tiu sola atako.
vira
1 Karakterizanta viron rilate al lia sekso: la viraj organoj; la vira sekso; (analoge) Λ la vira genro; vira pronomo, sufikso; parenceco per la vira deveno.
2 Karakterizanta viron kontraste kun virino aŭ infano: kruda vira vizaĝo; en sia juneco k en sia vira aĝo Z; ŝi havis viran paŝmanieron; la fajra spirito, kiu flamas en la bubo, tiu ĉi vira kuraĝeco, tiu ĉi infana gloramo […] Z.
3 (f) Inda je vera viro, brava, hardita: estu kuraĝaj k viraj, ho Filiŝtoj! X; venĝo konvenas al vira brusto Z; ☞ virina.
vire. Laŭ maniero de viro: tio estis ja parolita vire k nobele! Z; vi aspektas tiel vire maltima! Z.
viraro
1 La tuto de la viroj, kontraste kun la virinoj.
2 La tuto de la viroj, servantaj sur ŝipo.
★vireco. Eco de iu, kiu estas viro: oni povas montri sian virecon alie, ol per murdo k seksperforto.
★virino
1 Homo, apartenanta al la sekso organizita por naski idojn: ŝi estu nomata virino, ĉar el viro ŝi estas prenita X; ĝi estas kaprico de graveda virino; homo, naskita de virino, havas mallongan vivon k abundon da afliktoj X; alta gracia virino Z; la malriĉa virino starigis al si mem sian domon Z; neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo k maljuna virino Z; la virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis Z.
2 Tia homo, rigardata en siaj rilatoj kun viroj: estas bone por viro ne tuŝi virinon N; jen renkonte al li iras virino en ornamo de publikulino X; ne donu al la virinoj vian forton X; virta virino straton ne konas Z; virino havas haron longan k saĝon mallongan Z; malforto, via nom’ estas virino! Z; serĉu la virinon! (por klarigi la motivon de krimo); (ark.) virino kun pasintaĵo (havinta jam amaventurojn); laŭ la leĝoj k moroj homaj virino ne estas homo, virino estas objekto Z; defendi la rajtojn de virinoj.
3 La tipa karaktero de la virino: ŝi jam estis vera virino, ĉar, mem ne pensanta, ŝi jam pensigis; tio estas rezono de virino!; la tuta virino en ŝi ekribelis kontraŭ tiu perspektivo; en ĉiu viro estas ia kaŝita virino.
virina
1 Rilata al virino(j): oni ofte parolis en la ĉambrego k ankaŭ en la virina ĉambro Z; virina lango buĉas sen sango Z; larmo virina baldaŭ sekiĝas Z; virina rideto pli kaptas ol reto Z.
2 Karakteriza de la virina koro, menso ks: virina tenero, ruzeco; li havas tute virinajn reagojn.
★virineco. Eco de iu, kiu estas virino: la eterna virineco tiras nin supren.
virinejo
1 En iuj civilizacioj, loĝejo, rezervita al la virinoj: oficistoj, kiuj kolektus ĉiujn belajn virgulinojn en la virinejon X. ☞ gineceo, haremo.
2 Bordelo: ili venis el la virinejo «Ĉe la Azeno» Z.
viriniĝi
1 Iĝi virino: frue viriniĝinta knabino.
2 Akiri kelkajn el la karakteroj de virino: la eŭnukoj ofte viriniĝas.
viringo (pj) Amoristino.
virulino. Virino kun vira aspekto aŭ viraj manieroj.
kromviro. Viro, kun kiu vivas vir(in)o, aldone al alia viro.
ĉevalviro (ark.)
1 Centaŭro.
2 = virĉevalo.
kaproviro (ark.)
1 Faŭno.
2 Virkapro. Rim. 1 La rad. vir estas regule uzata kiel pref., por signifi la masklon de besta specio: virĉevalo, virkato, virŝafo ktp. La kastritajn bestojn oni nomas per la pref. eksvir (eksvirkato ktp), krom se ekzistas aparta nomo por la virbesto (eksstalono, ekstaŭro ks). Rim. 2 En la unuaj tempoj, oni uzis vir en tiu senco kiel suf., sed tio kaŭzis konfuzojn (ekz. inter kaproviro k faŭno, ĉevalviro k centaŭro ktp).