← Reen al V

PIV · 16649

★virg/a

virg/a
(pp precipe pri homo) Ankoraŭ ne havinta seksajn rilatojn: oni elserĉu por nia sinjoro la reĝo junulinon virgan X; la virga diino (Artemiso).
Apartenanta al virga homo: ili palpadis ŝiajn virgajn mamojn X; kun via virga afableco avaru pli Z; ho, nokte ŝia virga lito brulis K.
Ne esplorita, ne kulturita: virga tero B; virga arbaro B ( praarbaro).
(f) Sendifekta, pura: la virga blankeco de la muroj B; super Betanio pendis la virga bluo de l’ ĉielo B; (f) virga animo; virgaj revoj.
Virgo
🔭 Ekvatora konstelacio (Virgo).
Sesa signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 23a de Aŭg. ĝis la 23a de Sept..
virgeco. Eco de virga estaĵo: konservi, perdi, oferi sian virgecon; nun mankas ankoraŭ, ke […] ni elmetu por vendado nian virgecon! Z; mi alproksimiĝis al ŝi k ne trovis ĉe ŝi virgecon X; jen estas la signoj de virgeco de mia filino X; ŝi iris […] k priploris sian virgecon (ploris pro tio, ke ŝi restis virga) sur la montoj X. himeno.
virgulo. Viro virga.
virgulino
Virino virga: oni serĉu por la reĝo belajn junajn virgulinojn X.
(ark.) Needziniĝinta puberulino: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon X; virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef N; estas diferenco ankaŭ inter edzino k virgulino N.
Virgulino Tradicia alnomo de la patrino de Jesuo: la sankta virgulino Z; la virgulino Maria Z. Rim. Plurfoje poetoj simpligis la kunmetaĵon virgulino al virgino: pura kiel vangoj de virgin’ amata G; lilio logas kiel virgin’ naiva K; virginaj buŝoj kun acerbo pura! K; virginaj korpoj, mildaj al niaj lantaj amoj W.
malvirgigi. Senigi iun je ties virgeco: malvirgiginte la filinon de riĉa bankiero […] Z. deflori, forlogi.