PIV · 9518
★log/i
① ★log/i (tr)
1 (iu) Peni altiri al si per karesa voko, per prezento de io bongusta, agrabla ks: logi muson per lardo B; logi knabeton per kuko, knabinon per dolĉa rigardo B; se pekuloj vin logos, ne sekvu ilin X.
2 (io) Prezenti tian intereson, plaĉon, ke oni ĝin deziras: la tapiŝo estis dika, ĉio logis al dormeto Z; la promeso de tiel franda titolo logis multajn en la arbaron Z; en juneco logas, en maljuneco tedas Z; beleco logas, virto apogas Z (ĉe edziĝo); espero logas, espero mensogas Z; teatro tute ne logas min. ☞ tiri, tenti.
logo. Altirforto de tio, kio logas: kiel rezisti ŝiajn logojn?; cedi al la logoj de l’ aventuro; ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro X; la hom’ sekvinte ebrie logon de pasa ombro K; la ĉefa logo de la kongreso estis la teatraĵo. ➞ logbirdo.
logaĵo. Peco bongusta, por logi 1: ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo Z.
logiĝi. Iĝi logata: la hundo logiĝis de la viandopeco.
alloga. Kapabla allogi: ŝi estas riĉornama, alloga belulino K; alloga spektaklo; nur por fari allogan impreson eksteran Z.
allogi. Logi al iu, al io: sed se li vin allogos al la maro? Z; eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos Z; jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en dezerton X; (f) pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo Z; famo kredon allogas Z; propra supo brogas, fremda allogas Z.
allogo. Altirforto de tio, kio allogas: al tiu allogo la flegistino ne povis kontraŭstari Z.
★delogi. Logi al faro, rigardata kiel malaprobinda: kiu demono tiel vin delogis? Z; nedelogebla gardanto (☞ korupti); delogiĝi per vino X; pli speciale, logi al seksaj rilatoj: delogi ies edzinon B; delogi knabinon Z; delogado de neplenaĝuloj.
ellogi. Eltiri, elirigi, logante: trompanto ellogas ŝin el fidelaj brakoj de edzo Z; (f) ellogi ies konfidon Z; jam multe da scioj mi ellogis de l’ gardistoj Z.
forlogi. Logante, deturni, deflankigi: forlogi virtulojn al vojo malbona X; oni penas forlogi vin per lertaj frazoj Z; vi lasos forlogi vin k vi adorkliniĝos al aliaj dioj X; la plimultoj da ili estis forlogitaj de la ideo Z; se mia koro forlogiĝis al virino […] X; tio estas […] forlogiĝoj de juna persono, kiu ankoraŭ nenion vidis Z (kiu estas naiva).
mallogi. Naski malplaĉon, maldeziron, malinklinon: li ĉiam mallogis min per siaj krudaj manieroj; ekzistas arboj, same kiel homoj, kiuj mallogas de l’ unua rigardo Z. ☞ abomeni, naŭzi.
sekslogo. Allogo, devenanta de aparte elvokivaj sekskarakteroj.
tromplogi. Trompi, logante: la serpento tromplogis min X.