← Reen al T

PIV · 15520

★tent/i

tent/i (tr)
(iu) Instigi iun al iu malpermesata ago, montrante ĝian allogon: ke Satano vin ne tentu, pro manko de sinregado N; ŝi provis tenti sian gardiston, li restis fidela; vane vi tentas, mi ne konsentos Z. provi.
(io) Eksciti la deziron: malfermita kelo tentas al ŝtelo Z; sprita vorto tentas, nenion atentas Z; la juvelo forte ŝin tentis; k via tuta haŭto min ne tentus; tion vidante, oni estas tentata malestimi la homaron; rivereto, kiu tentis niajn soifajn gorĝojn B.
tento. Instigo al malbona ago: ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento Z; embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj k mallumaj instinktoj Z; cedi al tento; la historio pri la tento (provado) de Abraham Z.
tenta. Tia, ke ĝi tentas: tentaj perspektivoj.
tentanto. Tiu, kiu tentas, k, speciale, la diablo.
tentiĝo. Stato de iu, kiu estas tentata: la tentiĝo de Evo.