← Reen al P

PIV · 12908

★prov/i

prov/i (tr)
Apliki objekton al ĝia destino, por kontroli, ĉu ĝi taŭgas: provi instrumenton B, maŝinon, ponton, ĉapelon, medikamenton ĉe malsanulo; (f) provi regulon B. eksperimenti, uzi.
Elmeti substancon al eksperimento, por taksi ĝian valoron: provi arĝenton per tuŝŝtono; oni batas la oron, por provi ĝian valoron Z; provi vinojn per gustumado; (f) fajro provas la oron, mizero la koron Z; ni ekprenos la armilojn k provos nian kuraĝon. esplori.
Meti personon en malfacilajn kondiĉojn, por konstati, ĉu ĝi estas tia, kia oni ĝin kredis: por vin provi, Dio sendis al vi tiun malfeliĉon B; Dio provis Abrahamon […] k diris: Prenu vian filon X; Moseo diris al ili: Kial vi provas la Eternulon? X; venis al li Fariseoj, provante lin k dirante […] N; (nia anaro) obstine […] paŝas provita, hardita Z.
Peni fari ion, kion oni antaŭe neniam ĝisfine faris: en sia migrado li provis preskaŭ ĉiujn metiojn B; malfacila laboro! mi ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis Z; oni devas provi eĉ la neeblaĵon; provi naĝi B; kiu mordi ne povas, kisi ekprovas Z; (f) neniam mi provis altrudi al vi mian volon Z; (abs) se unu fojo ne prosperis, ni devas netimigite provi la duan fojon Z.
provo. Ago de tiu, kiu provas:
aĵon: elmeti motoron al provoj; (nia) lingvo kiu eltenis la provon dum 25 jaroj Z; kiu farus vastajn provojn (pri iuj neologismoj), tiu baldaŭ konvinkiĝus, ke […] Z; (analoge) ĉeesti la provon de drama prezentado; la muzikistoj povis fari nur du provojn de la simfonio antaŭ la koncerto;
agon: nenia peno nek provo donos lakton de bovo Z; per miaj ĝis nun mallongaj provoj (de metioj) mi konvinkiĝis pri […] Z; montru al ni provon de via arto Z; faru, mi petas, provon (pri vegetarismo) kun viaj servantoj dum dek tagoj X;
ulon: al amiko nova ne fidu sen provo Z.
prova. Prezentanta provon: provajn numerojn oni povas ricevi senpage Z; ni aprobos ilin por prova uzo en privataj verkoj Z; prova tubo (provtubo), prova likvo de Fehling; prova poluso (por trovi elektran ŝargon); prove funkciigi aparaton.
provado. Serio da provoj: la provado de nova vesto, de kandidato; tempo de provado de metilernanto.
provaĵo
Io, kio estas provata: provaĵo de metalmikso, de vino; tiu libro estas la provaĵo de nekonata verkisto.
Presita folio, sur kiu la verkistoj aŭ korektistoj indikas la ĝustigotaĵojn aŭ ŝanĝotaĵojn. kopio.  galeo.
provilo. Ilo, korpo aŭ rimedo, per kiu oni esplorcele provas por ekscii, ĉu la aĵo aŭ afero estas tia, kia ĝi devas esti. reakcianto.
ekprovo. La unuafoja provo: ĉe sia ekprovo li atingis jam la majstrecon.
elprovi. Ĝisfunde, plene provi:
(la pafarko) estas jam seka: nun mi ĝin elprovos! Z; (f) mi ja laboris en nia lingvo k elprovis ĝin jam eble pli ol ĉiuj aliaj amikoj kune prenitaj Z; mi neniam prezentos mian ideon publike, antaŭ ol ĝi private estos nature elprovita per konsiliĝado kun […] Z;
li volis elprovi ĉion per sia gusto Z
vi estas spionoj: per tio mi elprovos vin X; kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono […] ŝi venis, por elprovi lin per enigmoj X; la Eternulo elprovas justulon X; elprovu vin mem k se vi ne sentas vin sufiĉe forta, tiam […] Z.
elprovo, elprovado
Ago de tiu, kiu elprovas ion: mi dediĉos mian tutan tempon al la elprovado de la neologismoj Z.
Stato de iu, kiu estas elmetata al malfacilaj cirkonstancoj: mia fratino fariĝis edzino de vilaĝano, tio estis por mia patro la plej kruela elprovo Z; tiu forto, kiu ŝin tenis rekte en la tagoj de elprovado Z; al kiom multaj miloj da homoj ĉi tiu vivo fariĝis malfacila elprovado! Z.
elprovita
Tia, ke ĝi kontentige eltenis la provojn: elprovita skusorbilo; mi por fundamento kuŝigas ŝtonon elprovitan X; jam preta k tute elprovita lingvo Z.
Elteninta severajn kontraŭaĵojn, spertojn ks: la sorton de nia afero ni ne povas transdoni al homoj ne elprovitaj Z; lumo heligis la korfaldojn de la elprovitino Z.
kontraŭprovo. Nova kontrola provo de io.
surprovi. Provi sur si: ŝi nun devis surprovi sian belan veston Z.
divenprove. Fidante al la hazardo, laŭ la ŝanco de l’ trafo; trafe-maltrafe: divenprove elekti Z.
presprovaĵo. Provaĵo 2.
rezistoprovo. Provo, per kiu oni kontrolas la reziston de materialo, motoro, maŝino ks.