← Reen al E

PIV 2020 · 3624

eksperiment¹o

eksperiment1o. Metoda provo kontroli aŭ pruvi hipotezon per observo de intence produktita fenomeno: la eksperimentoj de Pasteur pri la spontanea nasko; kun lingvo natura neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn Z; per eksperimentoj oni devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn Z.
eksperimenti (tr) Fari eksperimentojn: ni kune legas k eksperimentas Z (pri la dietoj); li estis lerta eksperimentanto.
eksperimenta. Bazita sur eksperimentoj: fiziko estas eksperimenta scienco.  laboratorio.
eksperimentado. Ago fari eksperimentojn: la vera celo de la L.K. ne konsistas en ia facilanima eksperimentado Z.
penseksperimento Principa eksperimento, kutime ne realigebla pro teĥnikaj malhelpoj, pripensita por klarigi komplikan teorian argumenton.