PIV · 15601
test⁹o
test9o
1 Ψ Normigita tasko aŭ faro, kiun oni uzas por taksi per preciza metodo la kapablojn aŭ diversajn psikologiajn ecojn de ekzamenata subjekto: testo de ĝenerala inteligenteco, de memoro, de manlerteco; la Rorŝaĥa testo (projekcia testo, bazita sur la libera interpretado de inkomakuloj).
2 ✉ Kompara elprovado de difinita varo kun norma specimeno, celanta doni informojn al la aĉetontoj.
testi (tr) Elmeti al testo: testi lernontojn, metilernantojn; testi kafpulvoron.
signifikancotesto 📈 Statistika testo, kiu ebligas forĵeton de hipotezo.