PIV · 12805
projekci¹o
projekci1o
1 ∆ Idempotenta bildigo, speciale en la geometrio: orta projekcio (projekcio en spaco al donita ebeno tia, ke la argumenta punkto k la bildo estas sur rekto orta al la ebeno); centra projekcio (projekcio en spaco al donita ebeno tia, ke la argumenta punkto k la bildo estas sur rekto, kiu trairas donitan centron); paralela projekcio.
2 🌄 Ĉiu el la diversaj metodoj, uzataj por prezenti sur ebena surfaco parton aŭ tuton de la tera aŭ ĉiela sfero: la projekcio de Merkatoro (en kiu la kompaspunktoj konservas unu saman direkton sur la tuta surfaco de la mapo).
3 Ⓣ Geometria figuro de objekto, konstruo, maŝino, farita sur ebeno laŭ certaj konvencioj: horizontala, vertikala, profila projekcio.
4 📷 Luma bildo, sendata sur pli-malpli proksiman ekranon per lumofonto.
5 Ψ Lokado en la ekstera mondo de internaj sentoj, ideoj aŭ impresoj.
projekcia
1 Rilata al projekcio: projekcia geometrio (speco de neeŭklida geometrio); projekcia spaco; projekcia transformo, bildigo (transformo allasebla en la projekcia geometrio); projekcia limeso.
2 Uzanta projekcion 5: projekcia testo (diagnoza aŭ prognoza testo, en kiu la subjekto projekcias sur la prezentatan materialon elementojn el la nekonscia psiko).
projekcii (tr)
1 Desegni projekcion de io.
2 Sendi luman bildon sur ekranon: projekcii filmon, kolorajn kliŝojn.
3 Ψ Nekonscie atribui al iu aŭ io ekstera proprajn sentojn, intencojn aŭ ideojn.
projekciado. Ago de tiu, kiu projekcias: ni ĉeestis la unuan projekciadon de «Angoroj»; Ψ rasismo povas baziĝi sur projekciado de propraj deziroj, nekonscie atribuitaj al anoj de difinita raso.
projekciaĵo
1 Kliŝo survitra, uzata por projekciado.
2 ∆ Bildo de objekto per projekcio.
projekciilo, projekciatoro. Aparato, por projekcii bildojn sur ekranon: manovri la projekciilon; universala projekciatoro (epidiaskopo).