← Reen al P

PIV · 12806

★projekt/o

projekt/o
Ideo, proponata kiel efektivigota: li faras ĉiam belajn projektojn, kiujn li forgesas la morgaŭon; kiaj estas viaj projektoj por la somero? B; havi la projekton fari ion Z. intenco, volo.
Plano, proponata por efektivigi tiun ideon: projekto de leĝo, de reorganizo de la E-istaro; proponi al la juĝo de la L.K. projekton de senrompaj neologismoj Z; li konsentis, ke mi retiru mian projekton Z; eble nun mi povos elpaŝi kun mia projekto pli frue Z; plibonigi projekton Z; tial mi fine decidis forĵeti mian projekton Z; la projekto Ido; ofte aperas diversaj, rapide bakitaj k rapide mortantaj lingvaj projektoj k projektetoj Z.
Dosiero pri konstruota maŝino, domo ks, entenanta ĉiujn necesajn klarigojn, desegnojn, procedojn de konstruado, kostojn ktp: projekto de ponto B. programo, plano, skizo.
projekti (tr) Proponi al si efektivigotan ideon: projekti ekskurson; malsupre mi donas la projektatan de mi regularon de tia Ligo Z.
kontraŭprojekto. Projekto pri la sama temo, oponanta al iu antaŭa.