PIV · 14375
★skiz/i
★skiz/i (tr) Fari skizon pri: skizi portreton, planon de domo; la scienculoj rapide skizis la historion de la du princinoj Z; per kelkaj vortoj li skizis la biografion de la artisto.
skizo
1 Unua prova strekado de desegnaĵo, pentraĵo, arkitekturaĵo, montranta nur la ĝeneralan dispozicion k la ĉefajn dividaĵojn de la estonta definitiva verko: li faris multajn skizojn de ĉiu persono, antaŭ ol ataki la definitivan pentraĵon. ☞ krokizo. ➞ skizbloko.
2 Sendetala prova skribaĵo, donanta ĝeneralan indikon de verko, de ĝiaj ĉefaj partoj k esencaj trajtoj: ĵeti sur la paperon skizon de sceno, de poemo; (de tiu nefermita letero) mi donis kompreneble nur skizon Z; skizo de E-a versfarado; (f) tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de la revoj Z.
skizeco. Eco de io provita, ne finita, ankoraŭ krude sendetala.