← Reen al K

PIV · 8726

krokiz/i

krokiz/i (tr) Rapide skizi per krajono, plumo aŭ peniko, prezentante nur la karakterizajn trajtojn de la modelo, ordinare sen intenco tion poste kompletigi.
krokizo
Rapida desegno aŭ pentraĵo, en kiu oni celas kapti nur la esencan similecon. karikaturo, skizo.
Konciza literatura priskribo de emocio, ideo, situacio; kelkfoje bazo por pli vasta verko.