← Reen al K

PIV · 8727

★krokodil/o

krokodil/o G. (Crocodylus) de reptilioj, subklaso de arkosaŭroj, vivantaj en grandaj riveroj, pli malofte sur la marbordo, de tropikaj landoj. aligatoro, gavialo, kajmano.
krokodila. Rilata al krokodilo: krokodila ledo; (f) krokodilaj larmoj (hipokritaj).
krokodili (ntr) (fm) Paroli nacilingve en medio E-ista aŭ (vs) internacia.
krokodileto (fm) Tukpinĉilo.
krokodiluloj. Ordo (Crocodylia) de arkosaŭroj, ampleksanta la g-ojn krokodilo, aligatoro, gavialo, kajmano.