← Reen al K

PIV · 8728

krokus/o

krokus/o Z 🍁 G. (Crocus el iridacoj) de malaltaj, plurjaraj herboj kun firma bulbo, kun elbazaj, alsupraj, liniformaj folioj, kun unuopaj aŭ faske 2−4-opaj floroj epiginaj, mallonge pedunklaj, 3-nombraj, karakterizataj de koroloida perianto, konsistanta el longa tubo k ses ovalaj, volbaj loboj, k de longa stiluso, portanta 3 stigmojn ĉesupre ŝvelajn; ĉ. 80 sp-oj el Eŭropo, N Afriko k C k U Azio, multaj kultivataj por ornamo k unu (safrano) por spicaĵo. safrano.  kolĉiko.